Partido Justicialista

Partido Justicialista
emblemo
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 21-a de novembro 1946 vd
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Bonaero
Ideologio

peronismopopolismo • labourism • naciismo

Fondinto(j) Juan Domingo Perón vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Alberto Fernández (2021–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro de Centrodemokratia Internacio
Permanent Conference of Political Parties of Latin America and the Caribbean (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Juan Domingo Perón, fondinto de la movado peronista.
Eva Perón, fondinto de la Partido Peronista Femenino.
Carlos Menem, prezidento dum du regotempoj, el 1989 al 1999.

La Partido Justicialista (PJ, Justecisma Partio) estas politika partio argentina, kontinuanto de la Partido Peronista (Peronisma Partio), fondita de la generalo Juan Domingo Perón en 1947. Ĝi havis kiel ĉefa celo dekomence la defendon de la laboristoj, kaj ekde tiam ĝi restis tre ligita al la laborista klaso kaj al la sindikatoj. Ĝi sukcesis tiele iĝi ekde sia nasko, kun la Unión Cívica Radical, unu el la du politikaj partioj plej gravaj de Argentino ĝis fino de la 20a jarcento.

La aktuala nomo aperis kiam ĝi atingis entecon kiel politika partio sub la reĝimo de la leĝo de facto 19.102 de 1971[1] kies artikolo 21 malpermesis la fakton ke nomo de politika partio havu personan nomigon aŭ ties derivaĵon, kio malhelpis la uzadon de la nomo Partido Peronista.

  1. Anales de legislación argentina tomo XXXI-B paĝo 1268 Editorial La Ley Buenos Aires 1971)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne